Ni devas elteni kompleksecon
Ni ŝatas krei vezikojn de espero por ne malesperi. Jes, vi batalas por la bono kaj aliancas vin kun samideanoj. Tio gravas. Sed tio ne malaperigas malbonon, kaj ignori ĝin estus neglekte.
Defendu vian aferon potence sen perdi vian bazon. Vi estas homo kaj ne Dio! Agu sed ne juĝu aliajn. Ĝi ne estas via tasko - krom se vi efektive estas juĝisto.
Vi ne povos decidi la rezulton de la batalo inter bono kaj malbono, sed vi povas influi ĝin per la flanko de bono. Kolero estas parto de via sinteno kaj ne kontraŭas vian pacan intencon. Estu kolera, sed se sencela kolero regas vin, via animo suferas. Vi ĉiam rajtas batali atakojn kontraŭ via persono per ĉiuj rimedoj, sed ne batalu kontraŭ ventomuelejoj.